Lumfontoj sekvas unu l' alian en pasado pigra post tiu arbovic'. De l' branĉoj, kiuj pluvon gutas, falas oscede la lum' en koron. Lamentas akre fajfo penetra de l' haltanta trajno. Plumbokolora la ĉielo. Ĉirkaŭ ni fantomas frua mateno de fin' aŭtuna. Ho, kien kuras mute, tumulte kaj vagonojn nigrajn eksieĝante ĉi popol'? Al kiaj nekonataj penoj amaraj, esperoj vanaj? Bileton, Lidja, reve vi cedas al truilo seka de l' vagonargvidist', cediĝas al la fluga tempo bela memoro, momentoj dolĉaj. Laŭlonge de la nigra vagona vic' gardistoj iras nigrakapuĉe nun simile ombrojn, kun martelo fera kaj ansa lumilo. Tintas batita fera bremso funebre, kun resono longa. Funde de la anim' respondas eĥo de dolora tedo simila je plorsingulto? Frapfermo de l' pordeto kupea nin insulti ŝajnas, kaj kiel akra mok' impresas vorto ekiriga. Brute la pluvo la vitrojn batas. Kaj nun, konscie pri sia ŝtal-anim' sin skuas snufe, terne la monstro kaj malfermas larĝe flam-okulojn, moke je spac' tra la grizo fajfas. Ĝi iras, naŭza monstro, kurante jam terure, skue kun mia amo, ve, jam dronas en mallum' vizaĝo blanka, vualo adiaŭ-signa. Ho dolĉa anĝelvizaĝo de roza pal', ho pacradiaj stelaj okuloj, vi, ho riĉbuklare ombrumita frunto, vi ĉasta, ravanta, brila! La viv' jubilis varme ja en l' aer', somer' jubilis dum via alridet', la juna suno de Junio per sia lumo delice kisis en reflektiĝoj per la kaŝtanharar' la vangojn mildajn, kaj, kiel aŭreol' ol sun' pli bela, miaj revoj ĉirkaŭ la rava figuro ŝvebis. En pluv' mi iras jam tra nebulo, por perdiĝi en ĝi, kaj kiel ebriul' mi ŝanceliĝas kaj demandas: ĉu mi ne estas imag' fantoma? Ho, kia frida, flava foliofal' senĉese, mute, peze nun en l' anim'. Mi kredas: en la tuta mondo estas eterne novembro sole. Ol la konscio nun preferindu ĉi krepuskaj ombroj kaj ĉi nebula stat'. Ho, droni, droni en ĉi tiu surda doloro eterne daŭra! |